Kiel elektronika orgeno oni ĝenerale nomas klavarilo kun elektronika songenerado. La nocio ne ampleksas konkretan analogan aŭ ciferecan teknologion de la songenerado, dezajnversion aŭ konstrugrandecon, ĉar tiuj dependas de la respektiva evolustato de la tekniko kaj de la bezonoj de la uzantoj. La muzikisto interesiĝas ĉefe pri la sonkvalito kaj la uzocelo de la muzikilo, kaj pro tio la aplikata tekniko paŝas malantaŭen favore al la muzikado..
Evoluigite el la elektro-mekanikaj muzikiloj ekde la 1930-aj jaroj , ĝi estis ĝis la apero de la polifonia sintezilo meze de la 1970-aj jaroj unu el la malmultaj elektrofonaj klavariloj kun polifonia tongenerado. Unue la fajfilorgeno estis la modelo por la evoluigo de la elektronika: klavaro (ankaŭ kun pluraj manualoj), nomumado de la registroaltecoj laŭ la futa tonpozicio aŭ parte la registronomoj estas transprenitaj. Per konstantaj, pluaj plibonigoj kaj intertempe la ekuzo de la komputotekniko la songenerado atingis tian kvaliton, ke ĝi ankaŭ estas utiligata kiel elektronika koncertorgeno kaj sakralorgeno.